You are viewing a single comment's thread from:

RE: Man is good/ La homo estas bona

in #philosophy6 years ago

Laux mia kompreno kooperemo kaj helpemo tute ne kontrauxas la ideojn de Darwin kaj Dawkins. Kaj kvankam mi gxenerale kredas, ke homoj estas bonaj, ni tamen ne ignoru ke ni lasas droni amasojn da homoj en la maro aux morti pro kuraceblaj malsanoj aux malsato, ke ekologie nian komforton pagas la plej malricxaj homoj en aliaj landoj kaj estontaj generacioj. Do jes, homoj povas esti bonaj, sed samtempe ili estas tro ofte komfortemaj, ignoremaj aux simple stultaj. Aldone ekzistas la esceptoj, kiuj ekspluatas, misuzas kaj detruas homojn kaj medion superaveragxe kaj tiel atingas ricxegecon kaj pli grandan influpovon.

Sort:  

Eble la plej multaj homoj estas indiferentaj koncerne la vivojn for de si mem. Aldone, multaj homoj pensas, ke ili agas ĝustaj ĉar ili ne pli bone scias la veron. Bonvolu, rigardu en via propra ĉirkaŭo, tie ne troviĝas tiom krimuloj... la plej multaj provas esti bonaj homoj.
Kaj nur malmultaj estas superatentaj, kaj agi diferentaj.

Coin Marketplace

STEEM 0.17
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 62227.11
ETH 2400.78
USDT 1.00
SBD 2.50