Ideo: Nova Demando-Respondo-gvidilo por Esperanto-varbistoj

in #esperanto8 years ago

Ideo: Nova Demando-Respondo-gvidilo por Esperanto-varbistoj
Antaŭhieraŭ mi relegis tiun dokumenton. Ĝi estas skribita en la Angla, kaj listigas oftajn demandojn pri Esperanto. La celo de tiu dokumento estas helpi Esperantistojn respondi al tiuj demandoj kiel “Kio estas Esperanto?”, “Sed jam estas la Angla?” kaj “Ĉu estas homoj kiuj parolas ĝin?” interalie.

Kiam oni diras al aliaj homoj ke oni parolas Esperanton, estas ofte ke homoj havas demandojn. Do estus tre utile ke Esperantistoj estus pretaj por respondi plejeble bone al la demandoj de la ĝenerala publiko.

Tiu dokumento, kvankam bona, havas kelkajn limojn:

  • Ĝi estas iom malnova nun (2003), do mankas al ĝi kelkaj informoj pri Vikipedio, Duolingo, la uzo de Esperanto en la reto interalie. Eble la demandoj de la homoj iomete ŝanĝiĝis, sed mi ne estas certa pri tio.
  • Ĝi estas nur en la Angla. Mi ŝatus trovi similan dokumenton en Esperanto, kaj de tie oni povus traduki ĝin al ĉiuj lingvoj.
  • Ĝi estas longa. Multaj respondoj estas trion-paĝaj. Ni Esperantistoj kuraĝas legi la tuton, sed homoj kiuj nur iomete interesiĝas ne aŭskultos ĉion. Estas bone legi la tutan dokumenton ĉar oni povas konscii pri ĉiuj flankoj de unu demando, sed ne estas facile memori aferojn longajn. Oni bezonas malplilongan version kiu estus rapide memorebla, rapide disdonebla kaj facile aŭskultebla.

Mia ideo, do, estas krei novan gvidilon similan en Esperanto, por ke ĉiuj Esperantistoj povas prepariĝi. La demandoj devas esti ĝisdatigitaj/ŝanĝitaj por ke ni estu certaj, ke oni respondas al la plej oftaj demandoj de la nuntempa epoko. Facebook eble estas bona loko por krei voĉdonujon kie homoj povas listigi la plej oftajn demandojn kiujn ili aŭdis.

Ankaŭ, nun la demandoj ofte estas interretaj, do ni devas provizii ligilojn kaj fontojn al niaj asertoj. Homoj pli fidas la informojn kiujn ili akiris mem. Ni devas helpi ilin sinkonvinki. Do al ĉiuj respondoj oni devas elekti la plej bonajn pruvojn. Pri tio, Wikipedia povas multe helpi, sed la formato de Wikipedia mem ne povas respondi al ĉiuj demandoj.

Oni devas ankaŭ ne forgesi pri longeco. Kiom longe? Mi ne certas. Eble la Twitter-a longeco de 140 literoj. Mi pensas ke tiu longeco estas bonega por memorigi ion rapide, kaj por legigi la tuton de io. Se la respondoj estas malpli longaj ol tio, tio certigas ke oni povas uzi ilin en preskaŭ ĉiuj medioj interretaj (kaj neinterretaj). Se oni faras tion, oni ne tuj bezonos krei aldonan gvidilon por la aliaj medioj de komunikado.

Do, tio estas la ideo. Nun la plej grava parto: la agado. Mi certas ke el la listo de David T. Wolff (la Angla artikolo), estas multaj demandoj kies respondon vi povas facile resumi en malpli ol 140 literoj. Faru tion, sendu vian etan respondon al mi (@VanegeEsperanto en Twitter), sendu ĝin al ĉiuj Esperantistoj fakte. Farante tion vi plibonigos la Esperantistaron je respondado de demandoj pri Esperanto.

Eble poste venos retejo kie ĉiu povas proponi sian respondon al la plej oftaj demandoj pri Esperanto. Tiu retejo kunigos ĉion, montros unue la demandojn kaj la respondojn plej gravajn. De tie la respondoj povos esti tradukataj al ĉiuj lingvoj. Mi ne scias kiun ilon uzi por tio. Eble Reddit aŭ StackExchange povas helpi pri tio, aŭ eble mi kreos retejon por ke ĝi funkciu ekzakte kiel mi volas (sed necesos reklami ĝin plie). Ĉiuokaze, (re)legu la Anglan artikolon se vi povas, kaj provu resumi ĝin. Tio estas bona ekzerco.

Coin Marketplace

STEEM 0.16
TRX 0.15
JST 0.028
BTC 54295.07
ETH 2287.14
USDT 1.00
SBD 2.31