La meznokta luno super la ruinigita kastelo
Dum longa tempo mi ne povis kontroli Steemit kaj afiŝi novajn aferojn (ĉar en mia lando bedaŭrinde Steemit estas blokata!).
Ĉiuokaze, hodiaŭ post ekhavi aliron al Steemit mi decidis afiŝi belan japanan kant-tekston, kiun mi iom antaŭe tradukis al Esperanto. La kanto temas pri tradicioj kaj ŝanĝiĝo de la epoko. Tre bela kaj trankviliga.
kaj jen la traduko:
Florplena festo en printempo alte en la kastelo
Tasoj estis donitaj de mano al mano kun reflektita lunlumo sur la rizvino
La lunlumo brilis tra la branĉoj de malnova pino
Kie estas tiu malnova lunlumo nun?
Kampadejo aŭtune estis blanka kovrita per frosto
Kelkaj anseroj kvakis flugante tra la ĉielo
La lunlumo brilis sur la glavo starigita en la tero
Kie estas tiu malnova lunlumo nun?
Nun meznokte la luno estas ĝuste supre
Por kiu ĝi brilas kiel antaŭe?
Nenio restas sur la remparo krom iom hedero
Nenio por aŭdi krom la susuro de la branĉoj de pino en la ŝtormo
Supre en la ĉielo la luno kaj la steloj restas neŝanĝitaj sed en la tera vivo, leviĝas kaj malleviĝas, venas kaj iras
Ĉu la luno pendas tie por reflekti tiujn ŝanĝojn?
Ho! La meznokta luno super la ruinigita kastelo
Bela kanto kantita de angxelo kaj trafa traduko!
Estas honto, ke ni ankoraux ne povas tutmonde komunikigxi.
Dankegon :)
kaj jes, prave, ja estas honto :(